Um diese Nachricht auf deutsch lesen zu knnen, geben Sie folgenden Befehl ein
        lang de
Brug flgende kommando for at f denne meddelelse p Dansk
        lang dk
To read this message in English, use the command
        lang en
Para recebir esto mansaje en espaol, escribe
        lang es
Pour recevoir ce message en franais, tapez
        lang fr
Om dit bericht in het Nederlands te ontvangen, type
        lang nl

Jen la Major Majro posxtlista procezilo.  Vi povas aligxi aux malaligxi
posxtlistojn per sendi ordonojn al cxi tiu retadreso.  La jenaj
ordonoj estas eblaj.  Rimarku ke kelkaj el ili eble estis malebligitaj
per la listposedanto.  Vi rajtas sendi kelkajn ordonojn en la sama
mesagxo.

lang nomo

    La 'nomo' en cxi tiu ordono devas esti la kodo por iu lingvo,
    ekz. en por la angla, fr por la franca, eo por Esperanto. Se la
    administranto de la listservilo ebligis tiun lingvon, la lingvo
    estos uzata por respondoj al la aliaj ordonoj kiujn vi donas
    post cxi tiu.

subscribe listnomo
subscribe listnomo <alternativoj>

    Jen kiel vi abonas al listo. Se posxtlisto kun la nomo 'listnomo'
    ekzistas cxi tie, kaj abonoj al gxi estas ebligitaj, cxi tiu ordono
    aldonos vian retadreson al la listo.
    La eblaj alternativoj estas
        readonly   vi povas legi la liston sed ne sendi al  gxi;
        writeonly  vi povas skribi al la listo, sed vi ne ricevas la
                     mesagxojn;
        digest     anstataux ol ricevi listmesagxojn dum ili venas,
                     vi ricevas malpli ofta posxtado de mesagxoj por
                     la antauxnelonga estinteco. La ofteco estas
                     kontrolata de la listposedanto. Rimarku ke cxi
                     tio nur funkcios se la listposedanto ebligis
                     arhxivadon de mesagxoj por cxi tiu listo.

    Ekzemple:     subscribe ekzemplo-listo readonly

    La nura kombinado de alternativoj kiu funkcias estas
    'readonly digest'. Rimarku ke sensignifa kombino, ekz.
    'readonly writeonly', povus signifi ke vi estas listmembro
    kiu neniam ricevas mesagxojn.

    Noto 1: Nur listposedanto rajtas havi la 'writeonly' alternativon.

    Noto 2: Se vi volas sxangxi la alternativojn, ekz. sxangxi de
       'normala' abonanto al 'digest' abonanto, vi devas unue
       malaboni kaj poste reaboni kun la nova alternativo.

unsubscribe listnomo

    Jen kiel vi forprenas vin de posxtlisto.

subscribe listnomo retposxtadreso
subscribe listnomo <alternativoj> retposxtadreso

    Jen kiel vi abonigas iun alian al listo, aux abonas mem kun
    alia retposxtadreso.  Rimarku: abonigi aliajn homojn senpermese
    povus rezulti en via malpermesado de la servilo.  Normale cxi
    tiu ordono estas nur ebligita por la listposedanto.

    La alternativoj estas samaj kiel en la mallonga subscribe.

unsubscribe listnomo retposxtadreso

    Jen kiel vi forprenas vin de listo kiam via retposxtadreso en
    la listo ne estas sama kiel la adreso de kiu vi sendas cxi tiun
    ordonon.

lists

    Cxi tio diras al vi la nomojn de la listoj je cxi tiu servilo.

index listnomo

    Donas la nomojn de la dosieroj en la dosieraro por cxi tiu
    listo.
    Rimarku ke ne cxiu listo havas dosieraron.

get listnomo dosiernomo

    Resendas kopion de la tekstdosieron 'dosiernomo' de la
    dosieraro por cxi tiu listo.

which

    Cxi tio donas al vi la liston de posxtlistoj al kiuj vi jam abonas.

who listnomo

    Cxi tio donos liston de abonantoj al listo.

help

    Cxi tiu ordono donos al vi kopion de la mesagxo kiun vi nun
    legas.

end

    Cxi tio precizigas ke ne plu sekvas ordonoj. Alternative, vi povas
    finigi vian liston de ordonoj kun linio komencanta kun la '-'
    karaktero.

Por lerni pli pri Major Major, vizitu
          http://www.pmoylan.org/pages/os2/major.html

